Talent-Vesperoj

Ni longe penis por starigi diversan programon per niaj invititoj, sed povus esti, ke vi mem ŝatus proponi vin kaj iun vian kontribuon. Sabaton kaj dimanĉon okazos talent-vesperoj, kie homoj distros siajn kamaradojn. Se tio al vi ŝajnas alloga, sciigu nin, kaj ni aldonos vin al la programo! (Kaj ne forgesu viajn muzikilojn, se vi bezonos!)