Provizora programo

Kio okazos kaj kiam? Rulumu suben kaj vidu!

Troviĝas dua pli eta ĉambro en la kongresejo en kiu okazos programo por komencantoj kaj novuloj. Ni ĝis nun ne indikis tion por doni al ni liberon aldoni ĝeneralajn prelegojn al tiu ĉambro laŭbezone.

Star

Registriĝo

Malfermiĝos la pordoj je la 6a vespere kaj la frualvenintoj estos liberaj babili kaj miksiĝi, retrovante malnovajn amikojn kaj renkontante novajn.

Vendredo18:00+Halo
Star

Bufedo

Ne necesos maltrankviliĝi pri kie vi trovos manĝaĵon dum la vespero, ĉar atendas niajn gastojn bongusta bufedo!

Vendredo19:00 - 19:30Halo
Star

Kimra Muzika Vespero

Kimra muzikgrupo Bois y Fro distros vin per koncerto uzante la lingvon de la gastiganta lando. Nemalbona maniero ekkoni ĝin! Fransoazo, amikino nia el Bretonio, mem ludos dum restetos la knaboj dum bone meritata paŭzo.

Vendredo19:30 – 21:00Halo
Sabato
Star

Malfermiĝos la kongresejo

Vi havos kelkajn minutojn por interbabili antaŭ ol komenciĝos la formalaĵoj.

Sabato09:00 - 09:15Halo
Star

Oficiala Malfermo

La kongreso malfermiĝos oficiale per kelkaj vortoj de invititaj gastoj, inkluzive de Ben Lake MP kaj Elin Jones AM.

Legi Pli
Sabato09:15 - 09:45Halo
Star

Paul Birt: Ĉu miliono da kimralingvanoj antaŭ 2050?

Revenas paŝon post paŝo la kimra lingvo post jardekoj da ŝrumpantaj ciferoj. Paul Birt taksos la revivigon en sia prelego La kreo de miliono de kimralingvanoj antaŭ 2050: atingebla celo aŭ dolĉa fantazio?

Legi Pli
Sabato09:45 - 10:45Halo
Star

Teo kaj kafo

Jen la horo por refreŝiĝi kaj babili!

Sabato10:45 - 11:15Halo
Star

Mike Parker: Enkonduko al Kimrio

Do, vi estas en Kimrio, sed kiom pri la lando vi scias? Probable ne tiom multe, kiom Mike Parker, kiu al vi prezentos la landon kaj ĝian historion en ĝia propra lingvo, kun interpretado en Esperanton.

Sabato11:15 - 12:15Halo
Star

Lunĉo

Proponas la kongresejo leĝeran lunĉon, kiun vi povas mendi aliĝante. Alternative, trovi lokan restoracion kun amiko kaj pasigi iom da tempo for de la homamaso.

Sabato12:30 - 13:30Halo
Star

Heledd Gwyndaf: La Societo por la kimra lingvo

Heledd Gwyndaf parolos pri la historio, celoj kaj agado de Cymdeithas yr laith, la societo por la kimra lingvo. Ŝi prezentos ĝin kompreble en la kimra, kun interpretado en Esperanton.

Sabato13:30 - 14:30Halo
Star

Teo kaj kafo

Jam pasis tiom da tempo ekde la lasta tepaŭzo, do jen plia!

Sabato14:30 - 15:00Halo
Star

Promenado kun ĉiĉerono

Ja belas Aberystwyth, do ni por vi metis en la programon spacon por havigi al vi tempon por promeni tra ĝi kun gvidisto.

Sabato15:00 - 16:00Halo
Star

Konfirmota

Ni oficialigos tion iom poste. La preleganto jam konfirmis, sed bezonatas iom pli da tempo por konfirmi eksteraĵojn.

Sabato16:00 - 17:00Halo
Star

Libertempo

Prenu por vi mem iom da tempo por ripozi kun amikoj kaj trovi manĝaĵon. Abundas tempo!

Sabato17:00 - 19:00
Star

Muziko

Ĉeestantoj prezentos siajn proprajn muzikajn kaj distrajn talentojn, post kiam gasto el Bretonio prezentos interagan kvizon bazitan sur diversaj specioj de popolmuziko.

Legi Pli
Sabato19:00 - 21:00Halo
Dimanĉo
Star

Malfermiĝos la kongresejo

Malfermiĝos la pordoj je la deka do vi havos multe da tempo por babili kun viaj geamikoj kaj trovi bonan sidlokon.

Dimanĉo10:00 - 10:15Halo
Star

Jarkunveno

Okazos la jarkunveno de la Esperanto-Asocio de Britio. Al ne-membroj ni rekomendas iri al ...

Dimanĉo10:15 - 12:15Halo

Constitution Hill

La funikularo al la supraĵo de Constitution Hill estos malferma kaj ofertos plenan vidon de la tuta urbo kaj la maro. Ja indas la vojaĝeto, principe se vi ne estas membro de EAB kaj tiel havos malplenon en la programo!

Dimanĉo10:15+
Star

Lunĉo

Proponas la kongresejo leĝeran lunĉon, kiun vi povas mendi aliĝante. Alternative, trovi lokan restoracion kun amiko kaj pasigi iom da tempo for de la homamaso.

Dimanĉo12:15 - 13:30Halo
Star

Jean-Claude Dubois: Vojaĝo al Koreio

Unu el niaj amikoj el Bretonio kaj veterano de ĉiuj ĝisnunaj tutkeltaj kongresoj, Jean-Claude Dubois al vi kunhavigos memorojn de vojaĝo al lando longe for.

Sabato13:30 - 14:30Halo
Star

Teo kaj kafo

Nu, ni ne volas, ke vi soifu!

Dimanĉo14:30 - 15:00Halo
Star

Harry Barron: Keltaj legendoj

La triboj keltaj antaŭdatas la alvenon de la Romianoj, Angloj, Saksoj, Jutoj, Vikingoj kaj Normanoj. Ili nature ne nur propajn kutimojn, religion kaj historion, sed ankaŭ legendojn, kelkajn el kiuj prezentos Harry Barron.

Dimanĉo15:00 - 16:00Halo
Star

Libertempo

Prenu por vi mem iom da tempo por ripozi kun amikoj kaj trovi manĝaĵon. Abundas tempo!

Dimanĉo16:00 - 19:00
Star

Muziko

Partoprenantoj duan vesperon prezentos siajn proprajn talentojn, post kiam Fransoazo, amikino el Bretonio, distros per vigla popolmuziko.

Dimanĉo19:00 - 21:00Halo
Lundo
Star

Malfermiĝos la kongresejo

Restas tempo por rapida kiel-vi-fartasado kun novaj geamikoj!

Lundo9:00 - 09:30Halo
Star

Paul Birt: Ĉu la kornvala sukcese reviviĝis?

En sia dua prezento dum la kongreso, La ĝisnuna situacio de la kornvala lingvo, Paul Birt faras superrigardon al la nuna situacio de la kimra lingvo, kies lasta parolanto mortis en 1777, kaj demandas, ĉu la lastatempajn penojn revivigi ĝin oni povus taksi sukcesaj.

Legi Pli
Lundo9:30 - 10:30Halo
Star

Teo kaj kafo

Ĉu vi alvenis malfrue? Ne gravas, eblas teumi!

Lundo10:30 - 11:00Halo
Star

Bill Chapman: Enkonduko en la kimran

Bill Chapman naskiĝis kaj kreskiĝis en apuda Anglio, sed dum jardekoj li loĝas en Kimrio kaj aktuale estas la urbestro de Conwy. Granda helpilo malantaŭ tiu lia kimreco estas la fakto, ke li lernis ĝis flueco la lingvon ... kaj li afable donos al vi kelkajn unuajn paŝojn en ĝin!

Lundo11:00 - 12:00Halo
Star

Lunĉo

Ne sufiĉas por vivi nur teo kaj kafo. Jen la horo por trovi manĝaĵon!

Lundo12:30 - 13:30
Star

Dee McCarney: Ĉu vi Amikumas?

Amikumu estas nova saĝtelefona apo, kiu provizas eblan solvon al la tradicia problemo, ke malfacilas trovi apudajn esperantistojn. Disponeblas ĝia interfaco en la angla kaj en Esperanto, kaj alproksimiĝas versio en la kimra. Dee McCarney kontribuas al ĝi kaj kunhavigos siajn konon kaj spertojn kun vi.

Lundo13:30 - 14:30Halo
Star

Teo kaj kafo

Nu, jam pasis iom da tempo ekde la antaŭa refreŝiga paŭzo!

Lundo14:30 - 15:00Halo
Star

Ed Robertson: La misteraj piktoj

Kiuj estis la piktoj? Scias Ed Robertson ... kaj baldaŭ ankaŭ vi!

Lundo15:00 - 16:00Halo
Star

Libertempo

Kelkaj el vi devos iri hejmen, ho ve. Al vi, adiaŭ! Aliaj bezonos tempon por malsatiĝi. Do, prenu por vi mem iom da tempo kaj vagadi en Aberystwyth. Kial ne veturi per funikularo ĝis la supraĵo de Constitution Hill, se vi ĝis nun ne faris?

Lundo16:00 - 19:00Halo
Star

Komuna manĝo ĉe restoracio Medina

Laŭ nia kutimo, okazos komuna manĝo ĉe loka restoracio. Tio estas nedeviga aldonaĵo, kiun vi povas antaŭmendi aliĝante.

Legi Pli
Lundo19:00+Medina
Mardo
Star

Ekskurso al Devil's Bridge Falls

Jen bela aventuro por tiuj, kiuj restas! Okazos nedeviga vojaĝo post la finiĝo de la kongreso al Devil's Bridge Falls. Foriros la trajno je la 10:30. Aĉetu viajn biletojn ĉe la stacidomo!

Legi Pli
Lundo10:30+Halo

La Malfermo

Ne maltrankviliĝu, se la kimran vi ne komprenas! Ni interpretos la kimran (kaj la anglan) en Esperanton por certigi, ke komprenu ĉiu!

Ben Lake (Plaid Cymru) reprezentas Ceredigion ekde kiam li alelektiĝis parlamentano en 2017. Elin Jones (Plaid Cymru) reprezentas Ceredigion en la Kimra Asembleo.

Reen

Paul Birt

Profesoro Paul Birt (Keltaj Studoj kaj vizitanta profesoro ĉe la Universitato de Otavo) prelegos dufoje dum la kongreso. Unue li taksas la demandon, ĉu la plano krei milionon da kimralingvanoj antaŭ 2050 estas fantaziaĵo aŭ ebla. Due li prezentas superrigardon de la revivigo de kornvala sukcesis. Auŝkultu lin, kaj vidu kion vi poste opinios!

Reen al dimanĉoReen al sabato

Muziko

Jam abundas muziko en la programo kaj ankaŭ vi povus esti kontribuanto. Sabaton kaj dimanĉon vespere vi havos la okazon montri viajn talentojn! Se vi deziras partopreni, bonvolu sciigi nin ... kaj ne forgesu kunporti viajn muzikilojn!

Aldonu vian nomon!

Reen al dimanĉoReen al sabato

Komuna manĝo ĉe la restoracio Medina

Laŭtradicie, kongresanoj havos la eblon kune manĝi ĉe loka restoracio. Ĉi tiun jaron tio okazos lundon vespere, ĉar dimanĉon la kongresejo estos malferma pli longe ol kutime. Ni vizitos lokan restoracion mediteraneo-stilan nomatan Medina kaj antaŭmendis tablojn por 19.30.

Ĉar tio ne estas formala parto de la kongreso, ĝi ne inkluziviĝas en la kotizo. La kosto estas £22.50 por la manĝo, kiun vi indiku aliĝante. Bonvolu rimarki, ke vi devas antaŭmendi; la restoracio postulas definitivajn numerojn du semajnojn antaŭe kaj ne akceptos homojn ne jam antaŭmendintajn.

Retejo de Medina | Mapo | Menu

Reen

Excursion to Devil's Bridge Falls

The Devil's Bridge Falls is a spectacular set of waterfalls with several different walks possible, though please bear in mind that they're quite steep. The train leaves from the train station at 10:30. There are only two trains so don't miss it! And bear in mind there are only two return trains too, at 12:30 and 16:30, so factor it into your planning if you're returning home on the day. This excursion isn't included with the attendance fee so you'll need to pay for your ticket and food on the day.

Reen