Prelegoj

La homoj kiuj prelegos ĉe la kongreso prezentas kelkajn detalojn ĉi-sube.

Jorge Camacho

 

Jorge

Esperanto-poezio

Jorge estas unu el la pintaj Esperanto-poetoj kaj prezentos poezion ĝenerale kaj siajn poemojn konkrete.

Kian sencon havas okupighi pri Esperanto en la 21a jarcento?

Jorge agnoskas, ke li havas iom nekonveniajn opiniojn pri tio. Malkovru kio ili estas ...

Interpretado & Esperanto

Jorge estis dum 15 jaroj samtempa interpretisto ĉe la EU, kaj dividos la frukton de sia scio pri la rolo.

Supren

Julia Hedoux

 

Julia

Lillo 2015 - la 100a Universala Kongreso de Esperanto

Julia anas en la organiza skipo de la UK por 2015. Eksciu kio atendas vin en Lillo kaj kiel partoprenindas la centan UK.

Kongresa Retpaĝo

Supren

Paul Gubbins

 

Paul

Esperanto en Brajtono | Karolina Gilmore

Dum al malferma ceremonio de la kongreso Paul Gubbins parolos pri la rilato de la gastigurbo kaj Esperanto, kaj enkondukos lokan Esperantiston Karolina Gilmore, kiu plurfoje premiiĝis pro sia beletro.

Sukcese publikigi anoncon en lokan ĵurnalon

Paul dividas la scion rikoltitan post jaroj, laborante profesie kiel ĵurnalisto kaj poste instruante ĵurnalismon ĉe universitato, por klarigi kiel verki sukcesan gazetaran anoncon.

Supren

Tim Morley

 

Tim Morley

SES: malaltkosta kaj amuza Esperanto-enprofundiĝo

Post decido eklerni Esperanton kion fari por plibonigi? Kiel povi enprofundiĝi por fariĝi flua parolanto? Ĉiun jaron okazos evento Somera Esperanto-Studado. Tim konas la aranĝon kaj klarigos kial vi pripensu ankaŭ partopreni.

Supren

Rolf Fantom

 

Rolf

Komedia Kvizo

Kunmetante erojn de konataj britaj komedioj kiel Just a Minute, Rolf kaj la kvar siaj viktimoj distros vin finsabate. Ripozu, spektu, kaj prepariĝu por ridadi.

Supren

Tim Owen

 

Tim Owen

Stelŝtelo: Kien malaperis?

La iam ĉiea verda stelo montriĝas pli kaj pli malofte en Esperanto-rilataj emblemoj. Ĝi ne videblas ĉe tiu de UEA, tiu de TEJO, aŭ tiu de EAB. Tim prezentos al vi la pensmanieron uzatan por verki emblemojn kaj provos klarigi kial la verdaj steloj senbriliĝas. Vi ekscios kio estas la rakonto malantaŭ la emblemo de EAB, kaj vidos la proponojn kiujn ni ankaŭ provis sed kiuj ne sukcesis.

Supren

Jack Warren

 

Jack

Kiaj estas la Angloj

Taso da teo kaj bulĉapelo? Kompreneble la Angloj neniel kongruas kun tiu ĝeneraligo. Se kiaj ili estas? Ĉu eblas iel ĝeneraligi ilin? Tion opinias Jack, kaj li celas provoki ĉi-teman diskutadon.

Supren